Mistika Fumanta Kapo de 'Bob'
Preg^u antau` la kapo de 'Bob'
la plej bona orakolo
S^erculoj en Usono fondis la Eklezio de la SubGeniulo ("Church of the
SubGenius") kiel asocion por kunmeti religian kaj okultisman ideojn en humoran
teksaj^on de kredoj kaj mitoj. La religio estas bazita je s-ro J.R. "Bob"
Dobbs, fikcia vendisto de la jaroj 1950aj kiuj elektros^okis sin kun televido de
sia propra invento, poste projekciata en pli altan, tamen pli malaltan, spiritan
realecon. Lia ridetanta vizag^o kun pipo estas la plej sankta imago de la
kulto.
"Bob" luktas kontrau` la Normaluloj kaj kurag^igas la kreskon de la Strango-
Potencialo en c^iuj stranguloj. Lau`du "Bob"-on!
DIFINOJ
- Arnold Palmer
fama usona golfludisto. Unu el la plej sanktaj ritoj de la
SubGeniuloj estas la Lanc^o de la Sankta Kapo de la Golf-Profesiulo, en kiu
fakte oni frapas modelon de lia kapo kun golfbastono.
- bulldada
nevalorataj au` ac^e malestimataj objektoj au` ideoj kiuj kas^as
signifon. En mistera procezo de s^ang^o de graveco pri ideoj kaj objektoj,
estas etapo en kiu oni ne multe valoras objektojn, k.e. horlog^ojn enmetitajn en
statuojn de Elvis Presley. Post jaroj, senvaloraj au` ac^e malestimataj objektoj
(bulldada) subite plivalorig^as kaj remodig^as. Tio elmontras ne nur la
fenomenon, ke modo de kulturo malaltnivela povas ig^i estimata post jaroj, sed
universalan kosman principon de evoluo kaj reciklado.
- fropo
substanco uzata de la SubGeniuloj por vigligi partojn de cerbo
kiuj regas strangecon, humoron kaj bizarajn ideojn. NE estas drogo.
- X-istoj
eksterteruloj kiuj intencas entrudi en la tero.
- JHVH-1 (Jehovo-Unu)
Ulo kiun la jud-kristanoj opinias estas bona dio, sed
fakte estas malica eksterterulo kiu manipulas mondajn aferojn.
Por pli da informo angla-lingva, skribu al:
Eklezio de la SubGeniulo
Viaj ligiloj ree al La Vizitejo
Hejma Pag^o de La Vizitejo
| Renkontu La Vizitejon
| Fotogalerio
| Servoj
| Kio novas?
| Viaj komentoj
C^iujn enhavojn kopirajtas (1992-1996) LA VIZITEJO (The Resort). Donu al ni
mang^on, monon, bieron, au` mortigu nin.